Soneto pri tro plena tago

la tago plena de eventoj
kun filmoj "La grande bellezza"
kaj "Imker" - afero apreca
ambaŭ banalaj sed kun sentoj

por l' ĉefherooj sesdekkvinaj
mi kompare estas junulo
verkisto kiel salonulo
abelisto - sferoj toksinaj

feliĉe dum tiu ĉi tago
okazis muzika koncerto
de gejunuloj - kun imago

en dek lingvoj dum du semajnoj
ili ludis kun granda sperto
je malkalkuleblecaj gajnoj


Zuriko, la 4-an de aŭgusto 2013


» Abschlusskonzert der Goppisberger Musikwochen

» Aventurismo