Soneto pri unika bildo

en ĉiuj preĝejoj la bildoj
sendepende de la enhavoj
ĉu pri morto aŭ ĉu pri savoj
mildiĝas laŭ informaj ŝildoj

la ekzemplo en Gesuiti
pri Laŭrento martirigita
estas sensente priskribita
por grandan teruron eviti

Ticiano pentris la verkon
kiu estas arte unika
pro la nokturna karaktero

flamoj anstataŭas la ĉerkon
kaj impreso estas fortika
belo troviĝas en mistero


Venecio, la 30-an de januaro 2011


» Venecio 2011


» Venecio - konstanta serĉado
» Venecio - pollingve
» 2 germanlingvaj sonetoidoj