Soneto pri unu dometo

dometo bone mastrumata
ne luksa kaj ne tiel riĉa
kiel vilao sed kondiĉa
por vivo silentadekvata

de pordo gvidas stretŝtuparo
al l' unua etaĝo sen l' nula
tie estas loko stimula
al dormo aŭ tagsinpreparo

sur l' dua etaĝo studio
kun kuirejo kaj teraso
nomata de ni balkonio

bezone je ĉiutageco
oni vivas sen embaraso
laŭ de San Samuele speco


Venecio, la 12-an de septembro 2014






» San Samuele


» Venecio