Soneto pri unu koncerto*

la zurika filharmonio
nomiĝas misnome Tonhalle
por mi sonas tio banale
ĉar ne taŭgas por simfonio

vere estas bela salono
en kiu okazas koncertoj
kun ege valoraj ofertoj
halo en kiu regas tono

germansimfonia orkestro
kun Maria Solozobova
kaj Vladimir Spinakov - estro

ludis en Tonhalle fascine
dirigento humure mova
kulminis majstrecon kalcine


Zuriko, la 23-an de aprilo 2013





» Maria Solozobova en la zurika Tonhalle


*Südwestdeutsche Philharmonie Konstanz

» Aventurismo