Soneto pri unu renkonto

esperantista babilado
devas temi pri Esperanto
mi kiel ĝia apoganto
propagas ĝin per SONETADO

rondo estis internacia
kaj enhavo interparola
estis sarkasma kaj petola
provoka sed ne sensacia

István Mórocz oportunisto
kun Dieter Rooke komunisto
kaj geedzo Weidmann neŭtrala

André Müller idealisto
kaj mi kiel fotografisto
fora takso restas banala


Zuriko, la 26-an de junio 2014

» Esperanta babilado

» Sonetcikloj