Soneto pri vana talento

multe diras kaj ete faras
talentantoj kiuj nur pigras
iliaj efektoj verdigras
kaj ili pro tio amaras

unu aktoro sen talento
fariĝis ege populara
ĉar lia laboro elstara
ligiĝis kun temperamento

talento velkas sen ekzerco
kaj ne povas esti impona
efekte senriduma ŝerco

ne miru vane naivulo
pri via talent’ fruktodona
sen peza laboro de nulo

Zuriko, la 12an de oktobro 2008         JSS

» LA ESPERO de Lazaro Ludoviko Zamenhof kun muziko de Félicien Manu de Ménil malmilitarizita de Jan Stanisław Skorupski al la formo de balado akompanata de Witold Czajkowski piane kaj de Jakub Działak violone