Soneto pri veneciagoj

petole sur la plaĝo Lido
polico pelis afrikanojn
kiuj vendis bantalismanojn
okazis vera dirdilido

poste la sola gondolisto
denaska ne kiel italo
sed polo portis de kanalo
al kanalo gastojn laŭ disto

eĉ unu venecianino
la unuafoje en vivo
spiris per l' gondola destino

Jakub Rekwirowicz - sandolo
nomiĝas boata kultivo
kun pri Venecio parolo


Venecio, la 14-an de septembro 2016






» Sandolo


» Venecio