Soneto pri venonta tempo

oni ne scias kion fari
dum mia tago jubilea
por esti solena kaj krea
ĉu kaŝe en angulo stari?

ĉiuj deziras centjariĝon
sed mi ne volas ĉar mi vivas
kiel min naturo derivas
al kiu mi havas prestiĝon

tiu ĉi naskiĝtaga temo
de Tadeusz Kantor prenita
estas ne nur mia dilemo

naskiĝo - evento komenca
vivo - iam certe finita
per morto ĉiam dekadenca


Zuriko, la 18-an de julio 2013

» 75

» Naskotago de la libro "Pola purgatorio"

» Aventurismo