Soneto_pri_verda_bezono

Paĝo | 1 |


 

Soneto pri verda bezono

 

veturante tra Venecio

oni rimarkas ke projektoj

de Biennale-arkitektoj

memoras pri ekologio

 

en Angola-Ekspozicio

dominas natura valoro

setlejoj kun verda koloro

de plantoj estas atrakcio

 

la industria realeco

ne zorgas pri sana futuro

sen ekologia aŭguro

 

la fotografia verdeco

troviĝas ofte nur en miro

instigas tamen al sopiro

 

Venecio, la 23-an de septembro 2012

Jan Stanisław Skorupski

 

www.skorupski.com