Soneto rilate kun gusto

tamen okazis ke lastfoje
en Le Vignole estis manĝo
sen neniu menua ŝanĝo
eĉ kun danca amaso ĝoje

du servantoj Fabjo kaj Kolo
tuniziano kaj kroato
ambaŭ kun afabla formato
ĉiam ĝusta laŭ gasta volo

hazarde dum la veturado
ni renkontis gekonatulojn
kaj tuj ekestis babilado

ne pri iama tempoperdo
bezonanta ofte gratulojn
sed pri Le Vignole kun verdo


Venecio, la 25-an de septembro 2016









» Venecio