Soneto - salo por portalo

la plej multajn sonetojn monde
skribis unu pola vaganto
en la pola kaj Esperanto
por li tempo fluas rotonde

ĝis nun oni povas lin vidi
kun la verkoj en interreto
sed baldaŭ finiĝos ruleto
ĉar li volas ĉion likvidi

lia revo strebas silente
kaŝiĝi en privata sfero
tio ĉi urĝas pormomente

agentoj volas la portalon
aĉeti laŭ bankmaniero
sed ili devas havi salon


Zuriko, la 27-an de februaro 2014









» Aventurismo