Soneto sociaventura

unua tago de aŭtuno
portis etoson de forpaso
venis agorda embaraso
pro vetera maloportuno

sed homa aktiveco daŭras
ĉiam pli vaste kaj pli bone
en Bjelorusio impone
virinoj sistemon restaŭras

bedaŭrinde esperantistoj
per tre obstina neŭtraleco
ne estas sociaktivistoj

eble venonte neŭtralistoj
trovos vojon al libereco
sen ideologiaj listoj


Zuriko, la 22-an de septembro 2020