Soneto kun malmodesteco

konatulino estas riĉa
"gratis" - la vorto en ripeto
senpage - jen la interpreto
perdo ne ŝajnas malkondiĉa

Teatro Frari sen bileto
kiel en Svisa Instituto
pri tio ekestis disputo
ĉu estas kvalita diskreto

vetero fariĝis obstaklo
dum vintro la hejma kvieto
certe pli taŭgas ol spektaklo

"sur komforta seĝo sidiĝu
kaj okupiĝu pri soneto"
"gratis" - ne! mi ne humiliĝu!


Venecio, la 21-an de januaro 2011


» Venecio 2011


» Venecio - konstanta serĉado
» Venecio - pollingve
» 2 germanlingvaj sonetoidoj