Soneto spure al Markus Somm

ordigante la paperaĵojn
mi forĵetis ĉi tiun tekston
sed la nomo faris sugeston
forŝovi ĝin en unikaĵojn

Markus Somm estas la aŭtoro
de la gazeta artikolo
kun petolo en la titolo
lin nun preterpasas furoro

pri li skribas ĉiu gazeto
ĉar li estas ĉefredaktoro
kun granda perturba impeto

jen "Shakespeare trödelt, Skorupski rast"*
kun bona plumo kaj humoro
pri la sonetrekordoj bombast'


Zuriko, la 30-an de novembro 2010




*"Ŝekspiro kapricas, Skorupski ripozas"

» Markus Somm pri mi en 1996 jaro
» Sonetciklo tempe frivola