Soneto teledirektata

laŭ tute neŭtrala imago
en Brazilo ŝtata sistemo
estas civitana problemo
aŭ eĉ granda nacia plago

en kaŝaj koruptaj aferoj
partoprenas ŝtatprezidentoj
kaj surstrate amasaj sentoj
solidariĝas kun povsferoj

tio ne estus akceptebla
en la rekta demokratio
de Svislando kun garantio

se vivnivelo estas febla
tiam progresas apatio
kaj koruptas burokratio


Zuriko, la 27-an de januaro 2018
» Sonetoj diverslokaj tempe
» Sonetoj postsonetadaj