Soneto tempe dividita
vetero venas sen aŭguro
pejzaĝo vintre kaj somere
aspektas alimaniere
jartempe ŝanĝiĝas naturo
alkutimiĝo daŭre restas
sed depende de kontinento
kontraste la sama momento
varmigas aŭ froste molestas
homoj akceptas senkondiĉe
temperaturajn fenomenojn
parte triste parte feliĉe
je la principo fundamenta
rememorante du promenojn
dum ambaŭ mi estis kontenta
Jan Stanisław Skorupski
Zuriko, la 14-an de februaro 2010
» Promeno vintra
» Promeno somera