|
Paĝo | 1 | |
|
Soneto – via Garibaldi
en Venecio laŭ programo inter kanaloj kaj Laguno disvolviĝas sporta fortuno nur kiel distro sed ne dramo
oni kuras laŭ oriento aŭ marŝas kun ambaŭ bastonoj regatoj apud bastionoj sorgas pri vestmaska prezento
similajn homojn kiel tie ĉe via Garibaldi ĉie ne povas trovi – eĉ nenie
ĉiuj konas ĉiujn – socie kvartalo vivas bohemie oni sentas tion konscie
Venecio, la 29-an de septembro 2012 Jan Stanisław Skorupski |