Soneto pri la lunsubiro
la dektriminuta spektaklo
de luno estis tre fascina
pro tio por foti inklina
ĉar aspektis kiel miraklo
mi post meznokto enlitiĝis
kaj mi tuj profunde ekdormis
frumatene luno malnormis
pro l’ granda lumo mi vekiĝis
antaŭ ol mi prenis fotilon
ĉielo iom prinubiĝis
mi fotis nuban vodevilon
dum mi konektis komputilon
luno eĉ se baldaŭ perdiĝis
kreis spontanan fotostilon
Jan Stanisław Skorupski
Zuriko, la 10-an de februaro 2009
» Lunsubiro