Intervjuo kun Jan Stanisław Skorupski ("Pola Esperantisto" 3/2004)
 

– poeto, kiu de multaj jaroj vivas en Svisujo, konata tutmonde dank’ al sia multnombra verkado de sonetoj.

Stanisław Mandrak: S-ro Stanisław kiam kaj kie Vi kontaktiĝis kun Esperanto ?

Jan Stanisław Skorupski: En la jaro 1959 aperis multe da informoj pri Jubilea Kongreso, kaj tio min interesigis, poste estis paŭzo kaj kiam ni preparadis ekologian velnavigan ekspedon sur Danubo en 1972, mi decidis sur tiu „virga” tereno provi Esperanton. Poste estis kursoj, sed pli frue mi iris al Jasna strato (kie estis iam sidejo de PEA – SM) peti, ke iu traduku mian libreton (gvidlibron tra Malnova Urbo de Varsovio). Unu el esperantistoj, s-ro Bolesław Staszczak reagis: „bonvolu skribi mem”, kaj tiel ĉio komenciĝis. Venis aliaj tempoj. Oni eldonis mian gvidlibreton jam post mia forveturo okcidenten en la formato de faldfolio. Mi vidas ĝin en diversaj landoj, kvankam mem mi ne posedas eĉ unu ekzempleron. Sen la helpo de Bolesław Staszczak mi ne preparus tiun verketon, sed dank’ al tio mi lernis la lingvon.

SM: Kion donis al Vi Esperanto ?

JSS: Multe. Ĉar mi tre ŝatas liberan vivon, dank’ al Esperanto mi fariĝis plene libera persono, sen lingvaj kompleksoj. Mi parolas ne tro korekte en aliaj lingvoj. Se iu volis paroli korekte kun mi, mi tuj proponas al li Esperanton, kaj ĉi tio estas mia avantaĝo je aliaj personoj. Avantaĝo kaŭzata de mia ne tro bona regado en aliaj lingvoj. Daŭras tio ĝis hodiaŭ. Por mi Esperanto estas ankaŭ rimedo de mia arto. Mi staras en la teatro sur la scenejo kaj mi kantas esperante. Publiko reagas entuziasme, eĉ se en la teatro-salono troviĝas neniu esperantisto. Tiu ĉi mola bela lingvo plaĉas al ĉiuj (preskaŭ ĉiuj). Mi povus uzi Esperanton sen esperantistoj, nur pro la artaj valoroj de la lingvo.

SM: Ĉu laŭ Vi Esperanto estas utila, ĉu kiel oni diras ofte nur „hobio”, „utopio”?

JSS: Ĝi estas tre utila. En Berlino ĉe Ortrudstrasse 5 kelkajn jarojn ĉiumarde je la horo 20.00 mi gvidis vesperojn en la galerio „pola arto”, ĝuste en Esperanto. Tradukis tion vigle Herman Tautorat (jam ne vivas – mi dediĉis al Li kelkajn sonetojn). Vesperoj okazis tre bona ludo. Mi havis ankaŭ prezentadojn en teatroj, kluboj – en diversaj urboj de Eŭropo (ne por esperantistoj) kaj ĉiam kun granda sukceso. Kun granda plezuro mi memoras tiujn tempojn. Esperanto estas ankaŭ por multaj hobio, kaj por aliaj utopio. Mi ankaŭ aliĝis (post multaj petoj) al Esperanta Civito. Sed kiel ununura senatano de EC mi ne konsentis ĵuri, ĉar laŭ mi ĝi aspektas iom sekte, kaj mi kun sektoj ne volas kunlabori. Ĝuste anoj de tiu grupo estas utopiistoj, vivas en sia propra mondo. Malforto de esperanta movado estas manko de malkaŝo al la vivo kaj al aliaj homoj („ne krokodilu”), malkaŝo por la mondproblemoj. En multaj esperantaj gazetoj oni skribas nur pri internaj (iluziaj) sukcesoj, ne pri ĉiutaga „malmola”, malfacila vivo.

SM: Iam „Teleekspres” en TVP informis, ke Vi skribis centojn (aŭ milojn) da sonetoj ankaŭ en Esperanto. Ĉu ni povus scii kiom da kaj kiam ?

JSS: Estas por mi malfacile laŭdi min mem. Sed ĝis nun mi ne havis malbonan recenzon pri miaj libroj (en diversaj lingvoj), kontraŭuloj volas silenti, ĉar ili ne trovas ĝustajn kontraŭargumentojn. Inaŭgurajn vesperojn de miaj libroj ĉiam gvidis famaj literaturistoj (Piotr Kuncewicz – prezidanto de la Asocio de Polaj Literaturistoj – 4-foje kaj aliaj). Mi ne donas intervjuojn (por vi mi faras escepton), ĉar en „fanfaronaj” biografioj estas malmulte da vero. Miajn versojn dum vesperoj legis meritaj aktoroj (Wojciech Siemion, Henryk Boukołowski, Hermann Ebeling (jam ne plu vivas) en Germanio, Helmut Vogel en Svislando kaj multaj aliaj). Miajn vesperojn partoprenis polaj ŝtatprezidentoj Wojciech Jaruzelski kaj Lech Wałęsa, ankaŭ episkopoj (inter ili pastro Jan Twardowski), meritaj literaturistoj kiel Wojciech Żukrowski, Andrzej Szczypiorski, reĝisoroj Andrzej Wajda, Izabela Cywińska (ministro pri kulturo), kaj ankaŭ alia ministro pri kulturo – Andrzej Zakrzewski. Partoprenis ankaŭ „oranĝa alternativo” kun sia „majoro” Waldemar Fydrych, verduloj, ruĝuloj, nigruloj kaj aliaj koloroj.... sed ĉi tio atestas pri nenio. Gravas valoro de la verko kaj ĝia legantaro. Ĉiuj miaj libroj estis venditaj („Polski czyściec” – „Pola purgatorio” estis eldonita en 100000 ekz. kaj mi ne havas eĉ unun). Rilate al tio ŝajnas esti ridindaj komunikaĵoj pri efektoj de la konkursoj, en kiuj la plej popularaj esperantaj libroj estis tralegitaj nur de 6 (ses) personoj. Nun mi eldonas malpli, sed mi skribas pli, mi ne havas eĉ tempon por tajpi. Mi kopias la manuskriptojn, verdire per skanilo.

Soneto estas la plej malfacila formo de poezio, kun tre preciza strukturo, kun densa enhavo kaj konkludo. Dufoje oni kalkulis miajn sonetojn por „Rekorda Librego de Guinness” – tion faris miaj kolegoj. Unua listo montras 732 sonetojn en pola kaj Esperanto skribitaj dum unu jaro, dua 2928 kaj ampleksas periodon de 01.01.1995 ĝis 12.06.1997. De tiu tempo mi skribas ne malpli kaj oni povas facile ĉion kalkuli. Nur en 1998 mi skribis 2004 sonetojn en du lingvoj, do entute 4008. Mi donacos al vi du librojn kun miaj sonetoj. Pli multe da rekordoj ne estos, ĉar mi ne havas jam por tio tempon. Mi tre ofte veturas tra la mondo, eĉ velnavige, ĉar por skribado oni bezonas temojn, kaj tiujn oni povas trovi survoje, konatiĝante kun aliaj homoj kaj kulturoj. Lastatempe mi denove estis en Venecio, kie mi malkovris polan korton (neniu gvidlibro skribas pri ĝi) SOTOPORTEGO E CORTE POLACCA.

SM: Kion Vi opinias ĝenerale pri la esperanta literaturo?

JSS: La esperanta literaturo disvolviĝis rapide jam de komenco, tio signifas de kelkaj unuaj verkoj de la Kreinto, iom poste de Antoni Grabowski kiel granda tradukisto, ĝis nuntempo – ĉiam en la historio de Esperanto estis verkistoj, kiuj lasis grandajn literaturajn spurojn, sed iliaj preskaŭ ĉiuj verkoj, de iam ĝis hodiaŭ, aspektas iom malmoderne, ni diru folklore, tamen tiu ĉi popola eco bonege atestas pri la utileco de la lingvo, ĉar tiamaniere ĝi estas vigla, ĝi estas uzata por ĉiutaga vivo. En tiu ĉi popoleco de la esperanta literaturo troviĝas ankaŭ danĝeroj, ke ĝi povus esti prenita de alilingvanoj kiel infaneca, malserioza, fermita nur por esperantistoj, malprogresiva kaj pro tio malinteresa por la kritikistoj, sciencistoj, ankaŭ por bonaj legantoj. Eksterordinaraj esceptoj estas verkoj de Brendon Clark, kiu estis majstro de moderneco en Esperanto (liaj tradukaĵoj de Shakespeare estas fenomenaj). Valore skribas ankaŭ nun Mauro Nervi kaj Wolfgang Günther (konata kiel Lupiro), ambaŭ kapablas skribi tiel, ke en la nuntempa monda literaturo ili ne perdiĝus, kvankam estas grandegaj diferencoj inter ili. Ĉiuj aliaj estas folkloristoj, sed kial ne, folkloraj poetoj, al kiuj mi alkalkulas eĉ tiujn de „Literatura Foiro”, ankaŭ estas interesaj, sed ne por nuntempaj literatur-amantoj. Por uzi la vorton „ĝenerale”, jes, ĝenerale la esperanta literaturo disvolviĝas rapide, bedaŭrinde, ne al la ĝusta direkto. Rimaĵojn por la onklino, okaze de ŝia naskiĝtago, oni povas ĉiam skribi, sed ĉu tiel ekestas granda literaturo? Kompreneble, mi ŝercas, mi respondas iom groteske, sciante, ke la vero kalumnias, kaj kalumnios certe la verkistoj, kiuj legos Vian intervjuon.

SM: Sinjoro Stanisław ĉu Vi povus rakonti kelkvorte pri si mem?

JSS: Poeto mi estas de mia nasktago. En la momento de mia naskiĝo pikilis min abelo. Mia avo tiam diris: „se li travivos, li estos poeto”. Li povis diri: „estos oficiro, kuracisto, advokato”, ĉar tio estis tiam profitaj profesioj, sed avo kategorie konstatis „li estos poeto”... kaj tiel okazis. Poezio multe helpis al mi, eĉ savis mian vivon. Tridek jarojn mi vivas en okcidento, kaj mi ne ŝanĝis mian polan civitanecon. Eble, se mi estus bakisto, kamenpurigisto, pavimisto, tiam mi ŝanĝus mian civitanecon, sed mi estas poeto. Kaj kia mi estas svisa poeto?* Tamen mi ŝanĝis civitanecon, kiam Pollando ekkomencis partopreni en la milito en Irako; mi ne volas esti patrioto de patrujo, kiu postiras hontegajn kazojn de la historio (Santo Domingo, Saragossa ktp.).

Pri miaj du propraj nomoj Jan Stanisław mi jam skribis al vi. Oficiale mi estas Jan Stanisław, sed private same kiel vi - Stanisław. Kiam, vivante ankoraŭ en Pollando, venis la leteroj kun la nomo „Jan”, leterportisto ricevadis trinkmonon kaj skribis „adresato nekonata”. Ĉar leteroj kun tia nomo povis veni nur de Milicejo aŭ Soldatejo por soldataj ekzercoj. Miaj gepatroj, de mia naskiĝo vokis min „Staĉjo”. Nomon „Jan” mi ricevis de pastro Jan, kiu volis diferencigi min de alia Stanisław Skorupski, kiu mortis liberigante la urbon Kołobrzeg la 18-an de marto 1945, kaj lian soldatan tombon oni povas tie trovi. Krom la komuna kun vi nomo, mi same kiel vi dum mallonga tempo portis la ministan uniformon (mi laboris dum dekkelkaj jaroj en karbominejo – SM).

Se temas pri Esperanto. Ĝi speciale ne diferencigas min de aliaj homoj. Mi sentas min normala homo kiel aliaj. Ĉiuj ĉirkaŭe nomas min Polo („der Pole”). Tio signifas, ke mia poleco estas mia diferencigilo, estas mia eco, eĉ profesio. Esperanto helpas en tio al mi. Mia poleco ne embarasigas min, ĉar mi konas Esperanton. Sed esti patrioto de nuna militeme usoniginta Pollando estas malfacila kaj maldolĉa afero. Mi ne ŝatas la vorton „patriotismo”, ĉar en niaj tempoj ĝi estas la sinonimo de naciismo. Do mi ne estas patrioto, kvankam ĉiuj nomas min Polo – oni povas diri, ke poleco estas mia profesio, ĉu tio povas esti perfideco ? Mi subtenas bonajn ideojn, sed ne ideologiojn, kiuj estas kodeksoj por plenumi ilin sendiskute kaj nur unuflanke, tre ofte blinde kaj ege danĝere, sendepende de la bonaj enhavoj.

Nun mi verkas rekte al mia interreta paĝo: ĉiutage oni povas trovi novajn, freŝe skribitajn sonetojn aŭ aliajn poemojn kaj eseojn en tri lingvoj. La paĝoj estas tiel konstruitaj, ke oni povas facile korespondi pri koncernaj temoj.

Mi kore invitas! www.skorupski.com

***

Intervjuis Stanisław Mandrak

* Kiel protesto kontraŭ partopreno de Pollando en la milito en Irako Jan Stanisław Skorupski ŝanĝis civitanecon al la svisa kaj por oficialaj reprezentantoj de la pola ŝtato malpermesis partopreni en siaj spektakloj.