ERARO 500

 

Nun en la paĝoj SONETADA/SONETADO de tiu ĉi portalo de la 10-a de februaro 2021 troviĝas "error 500"; por mi ne gravas kiel tiu ĉi eraro venis, ĉu iu ĝin donacis speciale aŭ ĉu tio ĉi  okazis tute hazarde, tiel aŭ aliel, mi decidis montri tiun ĉi okazintaĵon, ĉar ĝi avertas pri interretaj malfortecoj je elektronikaj majstroj. Pli ol jarcentkvarono ekzistis tiuj ĉi sonetaj paĝoj, kopiis ilin bibliotekoj kaj individuaj sonetfavoraj gelegantoj, oni skribis pri tiuj paĝoj en libroj kaj en gazetartikoloj sur la tuta mondo; nun 8784 paĝoj de SONETADA/SONETADO troviĝas en la kaŝejo. Ili ripozas...


KORAN DANKON: komputilmajstro CHRISTIAN FUCHS detruis eraron 500 en mia portalo - SONETADA/SONETADO denove funkcias!

Zuriko, la 10-an de februaro 2021