Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer… …ekkonstruis, separe kaj ankaŭ komune, sian propran iluzian mondon, en kiu ili fartas sufiĉe bone, sed ne ĉiam certe, pro la malobeemo de kelkaj iomete alie pensantaj randanoj, kiuj ne volas aprobi la utopian pozicion de iliaj ambaŭ gesteluloj, eĉ se tiuj randfeliĉuloj bone scias, ke iliaj randaj funkcioj nur tiel longe daŭros, kiel longe estos aprobataj de la povantoj, de kiuj la povo, kvankam ne estas formala, sed tamen evidenta, entute ne dependas de multaj nomoj majestaj, de diversaj elpensitaj ismoj, kiuj havas neniujn gravajn signifojn, ĉar ili ne estas tradukeblaj al aliaj lingvoj;
pro tio mia partopreno en la ludo, post la multobla peto de geguruoj, eĉ se estis tre agrabla, havis nur akcie artan signifon, kaj por la ebleco partopreni en ĝi mi restas ege dankema, dezirante - al miaj karaj geamikoj Perla kaj Giorgio, kaj krome al ĉiuj kunludantoj, neniam finantajn sukcesojn en plena plezuro.