Al Prezidento de Respubliko Pollando Lech Kaczyński

Varsovio

Estimata Sinjoro Prezidento

Mi kore gratulas pro tio, ke oni elektis Vin al la plej alta posteno en Pollando kaj mi deziras Vin multajn fortojn je Viaj zorgoj pri solidara pola ŝtato, por ke ili efektiviĝu la plej sukcese. Mi kuraĝas sendi al Vi la modestan libreton de Arthur Baur sub la titolo „La fenomeno Svislando“, en kiu priskribita estas sistemo de la sola sur la mondo rekta demokratio, alie, metodo de la organizo de la sola sur la mondo demokrata ŝtato. Oni diris pri la dua Japanio, oni postiras Usonon, eĉ se oni scias, ke Pollando neniam fariĝos Usono, kaj eble provu imiti Svislandon, kie ĉio estas tiel simpla, ke estas same miriga, ĉio funkcias impone kaj kun leĝokonkorda justeco. Mi pardonpetas pro mia kuraĝo, sed mi parolis jam kun polaj prezidentoj, Viaj antaŭuloj (sen la lasta) kaj tiujn interparolojn mi enhavigis en la libro „Pola purgarorio“, kaj problemoj tie enmetitaj estas ĝis nun aktualaj eĉ pli ol antaŭe (estis la unua libro surmonde pri la ŝanĝperiodo 1989). Mi estus ege kontenta, se Vi trovus momenteton por trarigardi la trian parton de la libro de Arthur Baur sub la titolo „Politika sistemo“, kie komunumo estas videbla kiel fundamento de la sistemo, kantono (vojevodio) estas kolono de la sistemo, kaj federacio (la tuta ŝtato) kiel volbo de la sistemo, ĉe preskaŭ entuta manko de centralizado. Ĉio, kio grava, ekestas en komunumo, eĉ civitanigado de fremdlandanoj, sed la plej grava estas tio, ke la mono de impostpagantoj plejparte restas en komunumo, pro tio tiel forta estas ĉi tiu eta ŝtato. La similan forton mi deziras por Pollando, Sinjoro Prezidento.

Mi bondeziras Vin, Sinjoro Prezidento, la plej kore



Zuriko, la 24an de oktobro 2005