Estis terura vintro, neĝa uragano, kaj mi ne povis reveni de Konstanz al mia hejmo en Berlino, pro tio mi decidis viziti Svislandon; post etaj doganaj problemoj ĉe la limo, je la kvina matene mi atingis KCE en La Chaux-de-Fonds, kie okazis novaj aventuroj. Finfine iam venis Claude Gacond min tute frostigitan prenigi al la varma loĝejo. Laŭ propono de Claude, mi verkis melodiojn al la poemoj de Edmond Privat. Poste okazis grandega festo okaze de centjara jubileo (17.08.1989) kun ekspozicio en la Urba Biblioteko, kun mia poezia koncerto kaj eĉ kun balo, dum kiu ludis miaj karaj amikoj, akompanantoj Witold Czajkowski kaj Hubert Stokowski; estis multaj gastoj, ĉar tiam en KCE regis simpatia etoso, ankaŭ kun bongustaj manĝaĵoj, kio estas por mi ege grava (kuiris inter alie edzoparo Chmielik). Tiamaniere Edmond Privat fariĝis por mi interesa, ĉar li estis ankaŭ iam batalanto por libera Pollando, eĉ li doktoriĝis pri polaj temoj. Tiam, tio estas ege grava persona afero, mi decidis loĝi konstante en Svisio.

 

     

Edmond Privat
TRA L‘ SILENTO
muziko Jan Stanislaw Skorupski
akompanas
Witold Czajkowski – piano
Hubert Stokowski – violono



Sur vojo de l‘ vivo (I)




Kantas amo




Lasta kiso – Revas fiŝoj




Tre dolĉe sur lago




Sur vojo de l‘ vivo (II)