Soneto al Terttu Tyynelä
de Pollando al Estonio
kiel en la turo Babelo
la vojo gvidas al ĉielo
kun eskalo en Laponio

se ekzistas vintra intimo
do nur en Finnlando - malteda
rangifera vojaĝo sleda
en fabelon de Anonimo

lagaro densiĝas trankvile
per fiŝoj kiuj ofte sonĝas
pri varmo al homoj simile

finna saŭno kaj finna domo
kie Sankt-Nikolao loĝas
scias eĉ infanoj en Romo
Zuriko, la 20an de januaro 1995