Soneto pri rekomendado
al senatoro pri kulturo
mi diris "konata verkisto
malsatas... opoziciisto
agas kontraŭ nomenklaturo"

alvenis li kun arkitekto
montris tri libraĉojn krimulajn
tuŝantajn agadojn fiulajn
ebriis ambaŭ kun respekto

fabelon "Lenin ĉe infanoj"
tradukis iu al l' germana
pro alkoholo restis vanoj

jes stipendion li ricevis
mia tasko estis humana
sed honton ĝis nun en mi levis
Zuriko, la 21an de januaro 1995