Soneto pri la komponisto
perturbon li tute ne ŝatis
sed devis ludi por nenio
la vojon al granda podio
per sia talento trabatis

plej gravaj kun li ludis majstroj
plej larĝan li havis frekvencon
plej koran aplaŭdan potencon
plej simple parolis kun mastroj

rideto kun tristo ne ĝenis
Zuriko invitis lin feste
bedaŭre li jam ne plu venis

pri morto eĉ sonoj avertis
instrumento ŝvebis honeste
dum Krystian Zimerman koncertis
Zuriko, la 25an de januaro 1995