Soneto pri trompoj en bankoj
mire el iu stranga fonto
la vicprezidanto Ĉifono
ricevis CoDon el Usono
por deponi sur mia konto
 
(CoDo - konfirm' pri mondepono)
tuj devis esplori bankisto
ĉu CoDon ne sendis ŝtelisto
aŭ iu alia fripono

respondo diris jes bonege
sed fakso ne estas certaĵo
mi mem volis provi - hontege

ĝi estis preskaŭ ideala
konforma al faksimilaĵo
la dato... ne plu aktuala
Zuriko, la 25an de februaro 1995