Soneto por Ina Tautorat
jes ĵaŭde je l' sepa vespere
kunvenas prudentaj stranguloj
denove la samaj anguloj
flustradas eĉ sam-maniere

alvenas de la tuta mondo
perditaj en vastej' imuna
amikoj de lingvo komuna
babilas en la "ĵaŭda rondo"

kun Ina ĉe fremd-policejo
kun Ina dum granda kongreso
kun Ina en hejma "ĵaŭdejo"

mastrino kun bona espero
alvenos ankoraŭ progreso
ĉar daŭras ja l' ĵaŭda vespero
Zuriko, la 17an de marto 1995