Soneto pri la entombigo
dum ĉerkon invitis preĝejo
per lantaj funebraj kantatoj
mortinton salutis soldatoj
standarde ŝtopiĝis tombejo

pri l' venko sonoris la turo
laŭ ritmo de la historio
kaj ŝarĝo de la industrio
neiĝis laŭ morta fakturo

oficir' menciis meritojn
Septembron post Landa Unuan
Armeon - berlinajn transitojn

kompanoj de l' artilerio
adiaŭis sorton kongruan
plenumitan en baterio
Zuriko, la 18an de marto 1995