Soneto je pensoj pri libro
mi ne volas esti pli bona
ol aliaj homoj sed ĝusta
en penso iom amargusta
por aliaj sed ne fripona

mankas al mi ja humileco
"verkas pli bone ol Ŝekspiro"
tio ĉi estas vera ŝmiro
kaj bildo de mia kripleco

estas ĉie iu lektoro
aŭ juĝa eksperto pri belo
eldon-direktoro rektoro

universitat-fakultatoj
akademio kaj kartelo
kie perdiĝis pensaj platoj
Zuriko, la 23an de aprilo 1995