Soneto pri konstanta migro
perdinte en laŭdaj leteroj
ne povis mi ion ajn diri
finfine mi provis sopiri
memore pri artistaj sferoj

serĉadis mi vojojn senspure
trovante hazarde la solvon
mi vidis alian disvolvon
sentante sistemojn future

admiras mi tiujn restantojn
kiuj dum kvindek jaroj aŭdis
en la sama loko bis-kantojn

se volas vi esti vaganto
kaj vin jam infero aplaŭdis
do fartu bonege riskanto
Zuriko, la 24an de majo 1995