Soneto pri patologio
ĉu scias vi kiu respondas
pri jugoslavia milito
ĉu ne plu vivanta bandito
neniu ĉar ĉiuj nun sondas

profanoj sed ne la germanoj
nur kelkaj hazardaj sadistoj
kaj "Sieg Heil" kriadis faŝistoj
la ŝuldon dividis dis-anoj

sed mi laŭte diras ATENTON
en kampo grandludas nacioj
ĉu oni bezonas prezenton

nacia ideologio
standardoj patriot-racioj
tio estas patologio
Zuriko, la 16an de junio 1995