Soneto kun multaj legendoj
pri Leĥo kaj Ĉeĥo kaj Ruso
pri Vanda (sed ne kun germano)
pri l' nokto de l' Sankta Johano
pri Skubo kaj reĝo Krakuso

pri fajro kaj floro filika
pri sonĝoj de l' bard' Vernihoro
pri centmiliona trezoro
pri stelo eterne amika

min longe legendoj konsolis
ĝis vivo fariĝis legendo
finfine mi aŭdi ne volis

sub ombro legenda kaj mito
eĉ post la plej bona agendo
ne estos bonstata profito
Zuriko, la 23an de junio 1995