per tiu Juli-Manifesto sen interpunkcio skribita servut' ne plu estis mokita por mastroj alvenis tempesto problemo por analfabeto li devis tuj skribi kaj legi kaj eĉ pri marksismo prelegi laŭ gvido de l' frato soveto ekestis soci-egaleco kaj tute amasa klereco sed ankaŭ revers-mizereco ĝis nun daŭras tiu esploro sur bazo de l' venka poveco leporo ne estu sinjoro