Soneto por la insurgento
ni trinkis por venko kaj gloro
okaze ke fama plotono
batalis sub Gentek-ordono
disiĝis biera odoro

mi trovis lin poste ĉe svedo
li zorgis je sano de l' filo
kaj dubis pri sia utilo
vidante futuron sen kredo

sed Gentek ja estis kuraĝa
disbatis terurajn armilojn
bedaŭre fariĝis li aĝa

Zuzanna por la naskiĝtago
atendis aliajn ĝentilojn
alvenis fatala reago
Mergoscia, la 2an de aŭgusto 1995