Soneto je sadisma sapo
sapon el mortigitaj homoj
produktis iu profesoro
ĉu sentis li ke per doloro
germanoj sin lavis en domoj

post kvindek jaroj unu polo
dum Jarfoiro Dominika
sur ŝildo skribaĉis UNIKA
kaj vendis produkton kun volo

"la sapo el judoj" reklamis
la brikon aĉetis germano
kaj sian kolekton ornamis

ne gravas ke venis polico
posedi tombejon en mano
sadisme eĉ pli ol malico
Zuriko, la 7an de aŭgusto 1995