Soneto fantomkabineta
ZoDoFo montris polan filmon
frenezul' konstruis kastelon
sengustan teruran tunelon
kun turoj por detrui ritmon

la pastro sur monstruma seĝo
kaj neniuj normalaj homoj
nur plumpaj novriĉaj fantomoj
en fono arkitekta leĝo

en Berlin' nazi-stalinismo
denove Ribbentrop-Molotov
kun tuko de postmodernismo

sopiroj postkuras sopirojn
post Himmler revenas Andropov
herooj vakcinas inspirojn
Zuriko, la 21an de septembro 1995