Soneto iom popolisma
la majstro traludis majstrecon
sed floris ĉe li kariero
jes nobla elito kaj sfero
sankciis eĉ la filistrecon

tre multaj fariĝis ridantoj
li restis por ili standardo
ĉar predon ricevis kloĉardo
forlasis lin la subtenantoj

heroo konvinkis ruzulojn
ricevis ĉielan mision
kaj vigle forpelis servulojn

"lud-ludas por mi la ludado"
amaso do havis jam ĉion
kaj iris tuj al balotado
Zuriko, la 29an de septembro 1995