Soneto je nacistandardoj
tuj devas disiĝi popoloj
sovaĝaj nacioj se sangas
tro arta fratiĝo ne rangas
kontroloj fariĝas petoloj

mi substrekante sovaĝecon
(malĉarme naciojn ofendi
individuojn jes - eĉ vendi)
prijuĝas same malsanktecon

ĉi tiuj sangitaj standardoj
(nun pisas sur ili eĉ hundo)
malgravas pro perdoj kaj ardoj

patriotismo - erar-rado
homaro - de vundo al vundo
nacio estas nur fasado
Zuriko, la 30an de septembro 1995