Soneto por sendependeco
iu min al PEN-centro tiris
pro kio - mi ĝis nun ne scias
sed mi alie opinias
tie prudecon mi akiris

ricevis mi la protokolon
diletantece kaj nervoze
por ke mi nepre skribu proze
oni misuzis mian rolon

estimaj PEN-centr(o)fugistoj
ne revenante jam de vojo
mi matenmanĝas kun sorĉistoj

poste mi skribos la soneton
ke mi forlasis vin kun ĝojo
ne garantias mi diskreton
Zuriko, la 20an de oktobro 1995