Soneto por mia fratino
problema ekestis heredo
ni devis viziti juĝejon
por prave transdoni bredejon
subskribe atesti pri kredo

infane ŝi estis malsana
restadas ankoraŭ spuretoj
"onklino kaj ŝiaj kuketoj"
"horloĝo - miraklo kabana"

la edzo veturas "je pano"
de tempo al tempo kun filo
la dua fil' zorgas pri brano

sur tiu ĉi ter' sub ĉielo
ekfloras memor' kiel bedo
kun plekt-konvolvula ribelo
Zuriko, la 22an de oktobro 1995