Soneto pri bankaj trompaĉoj
bankistoj tre ofte vin laŭdas
promesas grandegajn profitojn
la kontoj tuj montras ruĝ-glitojn
ATENTU ĉar bankoj defraŭdas

tra l' mondo vagas agentaĉoj
stultul' delogas naivulojn
... donos tricent procentojn... pulojn
AVERTO - jen estas trompaĉoj

nun vicprezidanto Ĉifono
prezidanton Glupkovskis lavis
en l' banko restas nul-kupono

li havis virkokan orgojlon
hazarde ludis ĉiam pravis
ĉi-foje vulpo montris l' sojlon
Zuriko, la 25an de novembro 1995