Soneto je literatoroj
dum Tag' de Berlinaj Aŭtoroj
kroato - cigan-PEN-klubano
parolis pri iu slogano
tradukis lin serb' - kun fervoroj

ambaŭ kunlaboris belege
krom daŭris terura milito
diskuton provokis dungito
spektantoj reagis bravege

la utopia eŭropano
(mi diris pri guto en maro)
li volas nun esti germano

liberon sorbante per nazo
mire pri cigana tendaro
trinki iom estis okazo
Zuriko, la 3an de decembro 1995