Soneto je generacioj
jes ili trairis al skemo
ĉe vrako de entuziasmo
ŝanĝante konstruon en plasmo
de la historia sistemo

sed ĉion ne provu forĵeti
nu bone ne estas plej bone
antaŭen ne vidu miskone
ĉar oni ne povas retreti

praavo en insurekcio
kun ĉiuj nobelaj parencoj
kaj avo en Pola Legio

kun patro Berlin-Ofensivo
atestis pri gloraj potencoj
sed filo... en ekzekutivo
Zuriko, la 17an de januaro 1995