Soneto pri aventuristo
ĉu dekstre maldekstre aŭ centre
nenien mi volis aliri
ĉar supron mi celis akiri
ne kape mi sentis sed ventre

antaŭen min puŝis scivolo
en ĝermo jam kun aventuro
mi strebis por mia futuro
riskante de rolo al rolo

vitala pens-aventurismo
kun certe konkreta intenco
ne sonĝas pri postmodernismo

rifuĝ' de ideologio
ne stagno sed ĉarma potenco
kaj leĝoj de biologio
Zuriko, la 18an de januaro 1995