Soneto je la sonetmajstroj
poezi' - kanzono de l' bardo
kiu viajn sentojn flamigos?
kaj reston forĵetu - bruligos
ĝin nepre perdita kloĉardo

tion faris jam antikvuloj
post Dante Petrarca - amantoj
Ŝekspiro surstrate kun kantoj
sonetojn verkis nur famuloj

kaj nun iu ajn koboldeto
skribante tekstojn artifike
pri si mem diras "mi poeto"

amon sentas en pludemismo
fidas ke pensas politike
devene de postmodernismo
Zuriko, la 29an de januaro 1995