Soneto pri sorto cigana
se povus mi foje naskiĝi
mi estus tutcerte cigano
kaj kiel libera profano
mi devus spirite riĉiĝi

al membroj de l' elekt-nacio
oni donis bonan najbaron
blasfemu tuj la kontraŭstaron
"cigan' ne - nur el Germanio"

lin ili forpelis per hundoj
ne dire "anticiganismo"
malprave li restis kun vundoj

li scias "ne vane protestu
eltenu per sort-organismo
kaj ĉiun perforton honestu"
Zuriko, la 8an de januaro 1995