Soneto pri l' sorta renkonto
sur placo malantaŭ fontano
du ĉarmaj virinoj alvenis
alia afero min trenis
al literatura ŝamano

post tri tagoj kontraŭ kutimoj
mi ŝin iomete mensogis
ŝi min tute simple delogis
hazarde ekestis intimoj

sanktulo de amo meritas
regule kun fest' ĉiujare
min al reedziĝo invitas

kaj ĉiuj amikoj jam kredas
ĉar oni proklamis fanfare
ne mi ŝin sed ŝi min posedas
Zuriko, la 14an de februaro 1995