Soneto je rapidparolo
valoro de la komuniko
paroli rapide kaj saĝe
sed same afable kuraĝe
en diplomatio uniko

prudento fortiĝas malhonte
se baroj jam estas konataj
kaj elirejoj desegnataj
aliaj ja helpas volonte

de Vieno al Varsovio
survoje staras indikilo
al mondo kaj hom-familio

deziroj komparaj al sperto
por penso do estu ŝlosilo
timeto en grava oferto
Zuriko, la 19an de februaro 1995