Soneto pri gemaj valoroj
ĉu ŝtono kongruas kun nomo
juvelo ornamas vizaĝon
sed ankaŭ certigas sovaĝon
ebleco dependas de homo

smaragdo safiro opalo
rubeno grenato topazo
agato beril' krizoprazo
lapiso sukceno koralo

riĉeco farita subtere
finiĝas eĉ antaŭ komenco
ĉar povas vundigi danĝere

kaj ofte okazas ke oro
kun tute alia tendenco
amare ekbrulas en koro
Zuriko, la 4an de februaro 1995